De 21.06 ghis 21.07 mi estis en malsanulejo en Rigo. Oni kuracis min tie. 21-an de julio Larisa kaj Aljosha renkontis min che autostacio chi tie. Mi estis tre ghoja reveni hejmen. Nun mi sentas min pli bone. Mi facile spiras kaj povas senlace iri. Hejme chio estas kiel kutime.
10-an de julio Aljosha gastis che Petro. Kaj Petro donacis al li digitalan fotilon. Tio estis mia delonga revo. Nun ni fotos ofte, kaj kelkaj fotoj aperos en chi tiu taglibro.
Bedaurinde, multaj bildoj che radikal.ru pereis...
Sekvatage, 22-an de julio, posttagmeze, ni kun Aljosha iris al maro. Estis tre varma vetero. Dumvoje ni manghis malvarman supon che "Diana". Ni estis en plagho de 16:00 ghis 19:00. Aljosha multe naghis, sed mi simple kushis sur sablo.
Sekvatage, 23-an de julio, mi mem iom promenis, sidis sur benketo en aleo. Mi lernis uzi la fotilon.
Hierau, 24-an de julio, denove estis varmega vetero. Oni organizis tiutage gravan aranghon che Promenado. Oni faris tre longan flor-bedon, 1500-m longan, por esti menciita en Guinness-libro. Kaj ni iris rigardi.
Hodiau mi estis sur benketo de 16:00 ghis 18:00. Mi konatighis kun knabino Auce kaj shia pliagha fratino kaj fotis ilin. Kaj tial mi estas kontenta kaj felicha.
Vespere, kiam jam mallumighis, ni triope iris en najbaran korton, kaj Aljosha tie balancighis. Tamen li restas infano...
Hodiau estas lasta tago de somero, kaj miaj novajhoj estas chefe pri Aljosha.
Antauhierau Aljosha kun sia klaso estis en ekskurso en Apudmara parko.
Hodiau li ricevis diplomon kaj medalon pro siaj sukcesoj en rusa lingvo:
2-an de junio li devas veturi al Rigo kune kun Ineta.
Kaj samtempe li komencas labori! Kiel helpanto che iu vendejo "Diana".
Vetero denove malbonighis, kaj mi sidas hejme, okupighas pri mia nova forumo MLD.
Sabate mi, Aljosha kaj lia amiko Vladik faris agrablan promenon al parko Renku. Vetero estis tre bona, kaj la parko aspektis kiel paradizo. La knaboj iom ekzercis sin che trejniloj, poste balancighis, kaj chirkau tagmezo ni revenis hejmen.
Dimanche estis malbona vetero, kaj ni ne eliris.
Oni faris por mi novan forumon, kaj mi hodiau estis okupita pri li. Aljosha post lernejo elportis sian biciklon kaj veturadis sur ghi. Ghin riparis amiko de Paulo. Kaj li ankau estis surstrate, rigardis kiel li veturadas. Vetero denove farighis varma.
Venis varmega vetero. Nia fenestro estas plene malfermita.
Antauhierau ni kun Larisa iris al strato Lakstigalu por akiri novan invalidan atestilon por mi. Sed vershajne necesas ankorau veturi al Kuldiga por ricevi ghin.
Hierau mi eliris surstraten dum tagmezo, iom sidis sub suno, kaj poste jam ne eliris. Promenoj lacigas min.
Hodiau mi petis Aljoshan ke ni kune promenu ien. Sed anstataue li elportis sian biciklon kaj veturadis apude. Sed nelonge, char liaj radoj estis sen aero. Li provis pumpi ilin, sed sensukcese. Tamen, mi estas kontenta, ke ni kune estis apud nia domo dum preskau tri horoj.
Mi daurigas eldonadon de mia jhurnalo "Luchiki Sveta". Kaj ekde chi-monato mi kopias ghin che LiveInternet.
Mi registrighis che Facebook kaj ludas tie ludon "Tiki".

Chio farighas pli bona. Alvenas somero. Mi ne sentas min bone, tamen mi chiutage eliras straten. Ankorau ne estas varme. Aperas unuaj leontodoj.
Antau nelonge ni kun Aljosha promenis tra apudmara parko. Tio estis agrabla promeno. Pli frue ni promenis tra infana urbeto al maro. Certe, maro estas tre malvarma, kaj neniu naghas tie.
Antau semajno Aljosha veturis al Rigo, al lerneja matematika olimpiado.
Mi daurigas mian agadon kaj vastan korespondadon. Oni promesis fari por mi novan retejon.
Dum libera tempo mi ludas "Teplandion":

Hierau ni rigardis filmon "Homo-araneo":

Hierau ni kun Larisa same iris al pelmenejo "Diana". Shi manghis, kaj mi atendis shin surstrate. Vetero estis malvarma. Kiel chiam, Aljosha helpis endomigi la rulseghon. Tiaj promenoj estas malfacilaj, sed ili estas necesaj por mia bona humoro. Aliokaze mi sentas min deprimita.
Hodiau lumis suno. Mi eliris posttagmeze kaj petis Aljoshan eliri. Ni iris malproksimen al la infana urbeto kaj poste pluen ghis la maro. Dum ni iris, vetero malbonighis, farighis nebule kaj malvarme kiel vintre. Ni revenis je 18.00.
Hierau Aljosha promenigis min ghis Lielais prospekto. Tie mi achetis chokoladon por Larisa. Kaj tuj poste Aljosha revenis hejmen. Sed mi iom estis apud nia perono. Preter iris ebria viro kun botelo da biero. Mi achetis de li la botelon kaj trinkis bieron hejme.
Ankorau unu tagon pli frue mi mem iom promenis. Kaj ankorau unu tagon pli frue Aljosha promenigis min ghis la ponto. La ponto trans rivero Venta estas malkonstruita. Eble nur somere oni restarigos ghin. Tiama promeno estis mallonga, sed agrabla.
Hejme mi estas apud komputilo. Dum lastaj tagoj mi partoprenis forumon de kui. En Moskva metroo okazis teruraj teror-aktoj. Mi legas novajhojn. Kun esperantistoj mi ne kontaktas.
Hierau mi kaj Larisa havis naskightagon. Ni absolute ne festis ghin. Dumnokte mi parolis per Skype kun Paulo, kaj li gratulis min. Li diris interalie, ke li trovis novan laboron kaj transveturas al Londono. Dumtage Larisa veturigis min ghis "Diana". Mi planis, ke mi atendos shin surstrate dum shi manghas, sed estis malvarma vetero, kaj mi venis kun shi en la manghejon. Post kiam shi manghis, ni revenis hejmen. Sed dumvoje mi achetis unu litron da biero pro la festo. Hejme mi trinkis ghin kaj dormis.
Aljosha ne iras en lernejon. Li havas libertempon (feriojn). Hodiau estis pli varme. Kiam Larisa alportis manghon, mi manghis kaj kushighis ripozi. Kaj Aljosha dumtempe ludis komputilon. Je 3-a horo ni duope iris promeni. Antaue ni vizitis korton apud nia malnova domo. Sidis tie proksimume duonhoro. Tie estis infanoj, sed ne multe. Kaj poste ni iris en parkon Renkju kun trejniloj. Tie Aljosha iom sportis. Kaj poste ni revenis hejmen. Jen plano de nia promeno:

